Anarkio En UK

Gleb Maltsev

mia bel' estas voĉ'
del' proksim' del' kurac'
mia mav' estas knut'
del' kremata sincer'
vokas min alumet'
al sopir' al kaput'
vidas min via glas'
per malpura malgaj'
 
mia saĝo imitas malsekan ovolon
del' akra virino del' knaka gvardi'
mia sola desegno ignoras tavolon
del' kluka psalmaro del' pufa amas'
per ozona mieno mezuru pustulon
profetu krediton produktu proleton
kaj vekon proletu kaj venon ridetu
kaj benon por lerta senfina lepor'
kaj subite ekkantu pri via konsci'
kaj legome kurtenu pri via konsci'
monotonu kloake pri via konsci'
kaj ekmiru obee pro bona subito
klistero ne helpos al arda inspiro
kaj vanas knarado se mankas dentar'
por ne plu verŝi sukon sur veŝtan butonon
amiku infanoj kun sapo kaj bros'
 
kaj bonguston del' susuro vekas kluza ligament'
kaj kompaton del' anaro karuselas "nova sent'"
kojnoforman galaksion zumas blanka injektilo
ortodoksan prozeliton kovras nova ornamaĵ'
junulara mentoneco blovas laŭtan pulĉinelon
menueta lavmaŝino naskas ulon ĉine belan
leĝoforta idioto alergias pro vinbero
kaj subita makrokosmo kanguruas pri moral'
nova zono laŭreatas pri monokla patriot'
nova migro kloroformas pri senviva patriot'
nova kapo ade pensas pri eterna patriot'
nova ordo en latrino ne venkeblas ekde nun
 
ekde nun
sekas sang'
vanas leĝ'
kaj milit'
lecion'
pri bonkor'
estas simpla
kutim'
kaj legenda
hero'
putras sur
librobret'
ekde nun
nia mond'
ŝuldas al
anarki'
in esperanto
Используются технологии uCoz