Ankoraŭ Unu Freneza Kanzono
Gleb Maltsev
ica abelo jen venis subite
maje disrompis simion subite
gaju do gaju senarda kamparo:
ica abelo jen venis subite
 
male kaj eke aperis vizaĝo
stranga senforma kaj juna vizaĝo
sendu do sendu ĝin baki kaj ŝminki
male kaj eke aperis vizaĝo
 
jen maniulo aperis subite
febra kaj ara li venis subite
batu lin batu per plekta perplekso
ĉar l'maniulo subite aperis
 
ankaŭ ĉi-tiu infero finiĝis
ankaŭ ĉi-tiu vespero finiĝis
same ĉi-tiu kanzono frenezas
same ĉi-tiu kanzono utilas
in esperanto
Используются технологии uCoz