Esperanto
1. Sur la tuta tero estis
unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2. Kaj kiam ili ekiris
de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
3. Kaj ili diris unu al
alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj
fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
4. Kaj ili diris: Venu,
ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni
akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
5. Kaj la Eternulo malleviĝis,
por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
6. Kaj la Eternulo diris:
Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis
fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
7. Ni malleviĝu do, kaj
Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
8. Kaj la Eternulo disigis
ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
9. Tial oni donis al ĝi
la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj
de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
Используются технологии
uCoz