Kontraŭ!!
Gleb
Maltsev
oni volas
ke mi falu
oni penas
ke mi ploru
oni ŝatas
ke mi ĉuru
sed ne
tia estas mi:
mi prenas
glavon
kaj sagvenenon
mi ekas
agi
kontraŭ
la verda monstro!
oni volas
ke mi revu
oni faras
ke ni ĝenu
tiru timu
kaj estimu
sed ne
tia estas mi:
mi prenas
bombon
kaj aŭtopafilon
mi ekas
agi
kontraŭ
la verda monstro!
oni povas
ke mi mortu
oni dubas
ke mi pafu
oni pensas
ke mi etas
sed ne
tia estas mi:
mi prenas
nukleon
hidrogenon
kaj neŭtronon
mi ekas
agi
kontraŭ
la verda monstro!
in
esperanto
Используются технологии
uCoz