Zumomuz'
Gleb Maltsev
blanke blanka nigre vera
bebo ada solo nuda
faŭke manka primavero
lede pada latitudo
 
tinte laŭta lateralo
laŭde tikla mele sakra
blua aŭto en kvartalo
motocikla bruo akra
 
kumuluso drola kriĉo
drona amo bola nuro
uma mus' odora riĉo
amalgamo kaco dura
 
pajlo ajlo mejlo pundo
plejdo ŝuo kaj fotelo
aŭ nebulo aŭ abundo
plej tabua kajta belo
 
zumo zumo
arte aŭda
gnoma rido
plume rajda
bona volo
kola trajno
kaj ankoraŭ
kaj deziras
sed novaj angoroj okupas cerbumojn
sed bovaj kolapsoj ve
 
bluzo truetas bluzo truetas
sango iom fluas sango iom fluas
iom vendredas
suno makula vangas
 
solena tombo bravas
kando glacias
ĉuro rifuzas
leporo ne kuras
nenio okazas
aĉo aĉo aĉo aĉo aĉo
aĉo
blinda bluo tason postulas
maĉo
dentoj aktive laboras
knabeto ploras
li ne havas dentojn
li ne havas manĝaĵon
domaĝas
rekruto falas
li ne sciis
li ne pensis
kuglo koroda aktive laboras
gratulon
reala toporo aktive laboras gratulon
salajro pagatas jes jes jes
bestido ĝustatempe mortis
por fari same
ne falu ne pensu ne sciu
kaj venos doktoro kaj ekos kuraci
kaj efektiviĝos penso homara
kaj ruiniĝos domo najbara
belo ĝuo ĝuo belo
belo ĝuo
ĝuo belo
polvas mielo
polvas viando
patrinon violentis strata bando
saĝe brave kuraĝe rapide
mi ankaŭ volas mi ankaŭ volas
 
mi ankaŭ volas sed timas
mi ankaŭ volas sed mankas tempo
mi ankaŭ volas sed min neniu instruis
mi ankaŭ volas sed mi ne volas
zumo ne volas aŭdo ne volas
rido ne volas volo ne volas
trajno ne volas angoroj ne deziras
cerbumoj ne deziras kolapsoj ne deziras
neniu veas nenio truetas
nenio fluas nenio vendredas
nenio makulas nenio vangas
nenio bravas nenio glacias
kaj eĉ rifuzi neniu deziras
kaj eĉ lepori neniu kuras
kaj eĉ nenio okazi ne aĉas
aĉo aĉo aĉo aĉo aĉo
kaj ne taso eĉ blindon postulan maĉas
kaj eĉ ne laboro aktive dentas
kaj eĉ ploro knabeta ne manĝas
kaj falon rekrutan neniu domaĝas eĉ
ne penson korodan gratuli
ne realan laboron gratuli
ne jesan salajron pagati
ne morton gratulan bestigi
ne pensi ne scii ne fali
ne veni doktore kuraci
ne pensi homare pri domo
ne belo ne ĝuo ne polv' violenta
ev jospalok javop des
njomubrec sapuko
jorogna javon des
sarized jak ŭarokna jak
onjart olak olov anob
adjar emulp odir among
adŭa etra omuz omuz
omuz omuz
omuz
in esperanto
Используются технологии uCoz